Konkurso pri verkado EASP-PMA 2026
La estraro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), kune kun la teamo de Programo Mia Amiko (PMA), kore invitas vin partopreni konkurson pri verkado. Ni malfermas specialan spacon por ke niaj gelernantoj kaj volontuloj montru sian unikan voĉon kaj kuraĝu brili kiel aŭtoroj en nia movado.
La konkursantoj devas diskuti kaj disvolvi ideojn surbaze de la ĉefa temo de la 18-a Esperanto-Kongreso de Ŝtato San-Paŭlo: “Esperanto kaj interpersonaj rilatoj en cifereca epoko”.
La limdato por sendo de la konkursaĵoj finiĝos je la 15-a de Julio 2026.
La anonco de la gajnintoj kaj premia ceremonio okazos en la Kongreso, en la urbo São José dos Campos.
Ne preterlasu tiun oportunon fariĝi vera influanto en la Esperanta Movado.
JUĜANTARO
Leandro Abrahão Brasília-SF
Nazaré Laroca Juiz de Fora-MG
Wilian Gomes IIlhabela-SP
Sarah Monteiro Divinópolis-MG
Mauro Progiante Bauru-SP
Ĉu iu dubo, komento, sugesto?
Organizantoj

