KONKURSO PRI VERKADO EASP-PMA 2026
La estraro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), organizanto de ĉi tiu konkurso, kune kun la teamo de Programo Mia Amiko (PMA), kore invitas vin partopreni la Konkurson pri Verkado 2026. Ni malfermas specialan spacon por ke niaj gelernantoj kaj volontuloj montru sian unikan voĉon kaj kuraĝu brili kiel aŭtoroj en nia movado.
Celoj de la konkurso:
Partoprenkondiĉoj:
- La konkurso estas malferma al lernantoj kaj volontulaj instruistoj de ĉeestaj aŭ virtualaj kursoj de Esperanto, okazintaj en la sidejo de EASP aŭ per la retejo de PMA.
- Ne rajtas partopreni respondeculoj pri la organizado kaj membroj de la komisiono.
- Ne rajtas partopreni verkemuloj, kiuj jam publikigis librojn en Esperanto, memverkitajn aŭ tradukitajn.
- La konkursaĵo devas esti verkita tute en Esperanto.
- La partoprenantoj deklaras, ke la sendita konkursaĵo estas memstare verkita de ili laŭ propraj ideoj, sen helpo de IA (artefarita inteligenteco). Estas malpermesate uzi por la konkurso jam ekzistanta verko, aŭ kreita surbaze de aliula verko, prezentante ĝin kiel sian.
- La konkursaĵo havu originalan titolon laŭ elekto de la aŭtoro, sed ĝi devas pritrakti kaj pridiskuti la proponitan temon.
- La konkursaĵo devas esti longa maksimume 2 paĝojn, po 1800 tajpoj, inkluzive de literspacoj, sendota per Word-dosiero.
- La konkursaĵo devas esti subskribita per pseŭdonimo kaj sendita al la sekretario, kiu numeros ĉiujn ilin. La rilato inter pseŭdonimo kaj aŭtoro restos en fermita listo alirebla nur al la sekretario. La retpoŝtadresoj de la partoprenantoj ne estos publikigitaj kaj estos uzataj nur por komunikado kaj identigado.
- Al la konkursaĵo devas esti alkroĉita kopio de la aliĝo – plenigita kaj subskribita de la aŭtoro kaj, kaze de neplenkreskuloj, de la gepatroj aŭ leĝaj reprezentantoj – Konkursaĵoj sen aliĝo ne estos akceptitaj.
Aliĝo kaj Regularo: La aliĝilo kaj plena regularo estas alireblaj ĉe: https://evento.easp.org.br/konkurso
Sendado: La konkursaĵo oni sendu al la retpoŝtadreso: konkurso@easp.org.br
Limdato: La konkursaĵoj devas esti senditaj ĝis la 15-a de julio 2026. Konkursaĵoj ricevitaj post tiu dato ne estos akceptitaj.
Permesiloj
Ĉiu partoprenanto konsentas, ke:
- La konkursaĵo estas originala kaj ne estis antaŭe publikigita en ajna formo (presita, cifereca, rete, ktp.);
- La unuan fojon, la premiita konkursaĵo estos publikigita de la Organizanto.
- La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu tamen permesas al la Organizanto senpage publikigi la premiitan tekston en La Lampiro, Viva Gazeto, kaj en eventuala antologio de la konkurso;
- La Organizanto rajtas senpage distribui la verkon, sola aŭ kune kun aliaj verkoj, en presita aŭ elektronika formo (ekzemple en retejo, datumbazo, aŭ papera eldonaĵo), ĉiam celante la disvastigadon de la konkurso kaj de Esperanto;
- La aŭtoro rajtas uzi sian verkon aliloke (blogo, libro, alia konkurso) post la unua publikigo fare de la Organizanto;
- Por ajna alia uzo (ekzemple komerca), la Organizanto devos peti apartan permeson de la aŭtoro.
Taksaj kriterioj:
La juĝantoj faros decidon pri la verkoj (kiuj estos markitaj per numeroj cele al anonimeco) inter la 1-a kaj la 31-a de aŭgusto 2026. La kriterioj estas:
- Pri al la temo (Pezo 2): Ĉu la konkursaĵo efektive diskutas la rilaton inter Esperanto kaj personaj rilatoj en cifereca epoko?
- Disvolviĝo de ideoj (Pezo 2): Ĉu la aŭtoro profundigas la ideojn? Ĉu li/ŝi donas ekzemplojn, klarigojn kaj argumentojn?
- Klareco kaj flueco (Pezo 1): Ĉu la teksto estas facila por legi? Ĉu la ideoj fluas logike (enkonduko, disvolvo, konkludo)?
- Lingva efikeco (Pezo 1): Ĉu la teksto estas bone komprenebla? Malgrandaj eraroj ne malaltigas la poentaron; nur eraroj, kiuj malhelpas la komprenon, estas konsiderataj.
Ĉiu kriterio ricevos de 1 ĝis 5 poentoj, kie 1 estas la minimuma valoro kaj 5 la maksimuma. Ĉiuj juĝantoj taksos ĉiujn kriteriojn por ĉiuj konkursaĵoj. Por ĉiu kriterio estos kalkulita la matematika averaĝo, kiu poste estos multiplikita per la koresponda pezo. La sumo de la poentaroj por la kvar eroj konsistigos la finan poenton de la konkursaĵo.
Premioj: La rezulto estos anoncita en la 18-a Esperanto-Kongreso de Ŝtato San-Paŭlo, kaj disvastigita per ciferecaj komunikiloj.
- Unua premio: Publikigo en la revuo La Lampiro plus kupono je R$ 200,00 (ducent realoj) por uzo en la libroservo de EASP;
- Dua premio: Kupono je R$100,00 (cent realoj) por uzo en la libroservo de EASP;
- Tria premio: Kupono je R$ 50,00 (kvindek realoj) por uzo en la libroservo de EASP.
Finaj konsideroj:
- Pri ĉiuj aferoj ne priskribitaj en la regularo decidos la Organizanto, celante justecon kaj klarecon.
- Se pro gravaj kialoj (ekzemple tro malmultaj partoprenantoj) necesos ŝanĝi la regularon, ĉesigi aŭ nuligi la konkurson, la Organizanto anoncos tion anticipe per la retejo de EASP kaj informos la partoprenantojn kiel eble plej baldaŭ.