Morto sur la relikvo
Suspensa romano kun historia fono originale verkita en Esperanto.
Pri la libro
En la antikva urbo Reims, kie historio kaj mistero interplektiĝas, la mitro de Sankta Remiĝo malaperas, lasante spuron de danĝero kaj sekretoj. Murdo ĉe la piedoj de altaro enigas detektivon Paŭlon en komplikan mondon de kaŝitaj motivoj, sekretaj societoj kaj antikvaj profetaĵoj. Ĉar ĉiu implikita persono ŝajnas kaŝi ion, la serĉado de la vero fariĝas mortiga ludo, kie la pasinteco minacas la nuntempon kaj nenio estas kiel ĝi aspektas. Ĉu Paŭlo solvos la enigmon antaŭ ol estos tre malfrue?.


La libro estas bele ilustrita kun dekkvino da bildoj generitaj per Artefarita Intelekto.
Pri la aŭtoro
Adonis Saliba estas esperantisto ekde 1968, emerita profesoro pri nuklea teknologio kaj astrologo. En ĉi tiu unua romano en Esperanto, li realigas sian delongan revon verki en suspensa ĝenro, lia plej ŝatata fikcia stilo. Kun profunda kono de historio kaj astrologio, li kunplektas misteron, politikon, kaj spiritajn enigmojn, invitante legantojn en mondon kie ĉiu ombro gardas sekreton.


Oferto!
La libro kostas R$ 25,00 – sed dum la tuta monato majo ĝi estas mendebla kun 20% da rabato.

Per aĉeto de ĉi tiu verko vi subtenas la Edukan Fonduson de Programo Mia Amiko ĉe EASP – 80% de la enspezo iras rekte al ĝi.
La aŭtoro dediĉis sian debutan romanon en Esperanto al la fortigo kaj kresko de la movado pere de instruado kaj reta disvastigo de la lingvo.
.